Pierre Cuypers | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Petrus Josephus Hubertus Cuypers |
Naskiĝo | 16-an de majo 1827 en Roermond, Nederlando |
Morto | 3-an de marto 1921 (93-jaraĝa) en Roermond |
Lingvoj | nederlanda |
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando |
Alma mater | Reĝa Akademio de Belaj Artoj |
Subskribo | |
Familio | |
Patro | Johannes Hubertus Cuypers (en) |
Frat(in)oj | Frans Cuypers (en) kaj Henricus Hubertus Cuypers (en) |
Infano | Joseph Cuypers (en) |
Okupo | |
Okupo | arkitekto ceramika dezajnisto |
Verkoj | Amsterdam Centraal Rijksmuseum |
Petrus Josephus Hubertus (Pierre) CUYPERS, naskiĝis en Roermond, Nederlando (1827), kaj mortis tie en (1921). Li estis influata de la brita arĥitekto Augustus Pugin kaj lia novgotika stilo, pli multe tamen de la franca arĥitekto Eugène Viollet-le-Duc, kiu estis verkinto de la norma libro "Dictionnaire raisonné de l'architecture Française du XIe aŭ XVIe siècle".
Cuypers estis altirita de la simbola flanko de Gotiko kaj ankaŭ la katolikeco de Cuypers grandmezure estas videbla en lia arĥitekturo. Li transloĝiĝis en 1865 al Amsterdamo. Li fariĝis ankaŭ arĥitekto de la konstruota Rijksmuseum.
Aliaj konstruaĵoj formplanitaj de Cuypers estas: Centra Stacidomo (Amsterdamo) kaj pli ol cent preĝejoj, inter kiuj tri preĝejoj en Belgujo kaj unu en Norvegujo.